Psalms 16

Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.
Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.
Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo.
Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge.
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.